Separation of Religion and State (Esperanto)

IHEU, issues of Separation of Religion and State and Blasphemy

Secretary General of the French Freethinker Association Christian Eyschen interviewed IHEU Director Babu Gogineni

EsperantoTranslation


Translations kindly provided by the Libre Pensee Francaise, an IHEU Full Member Organisation



Dimanchon la 9an de marto 2003

Che la mikrofono, Christian Eyschen, ghenerala sekretario de la Libera Penso kaj ankauh unu el la reprezentantoj de la Internacia Humanisma kaj Laika Unio (IHEU) en UNESCO. Ni havas la plezuron hodiau akcepti nian amikon Babu Gogineni, Plenum-direktoro de tiu internacia organizo: l’IHEU.


Bonan tagon, Babu, chu vi povas prezenti la IHEU, ghian historion kaj tion, kion ghi prezentas sur la kvin kontinentoj?

B.Cogineni: Jen per kelkaj vortoj, la IHEU prezentas kaj formulas la vochon de la racio kaj de la homaro. Ghi estas internacia organizo por la disvastigo de la humanismo, kiu estis fondita en 1952 en Amsterdamo. Tio estis reage al la Dua Mondmilito. La IHEU chiam volis ke pacaj solvoj estu trovitaj por la mondaj problemoj. Ni kontrauhas chian tiranajhon de la moderna mondo, kia ajn ghi estas: politika, ekonomia, kultura kaj kompreneble religia. Estas grupitaj en la sino de IHEU, 100 organizoj el 37 landoj de chiuj kontinentoj, kiuj batalas por defendi la homrajtojn, la minoritatrajtojn, la eblecon por chiuj profiti de la publikaj servoj, la virin- kaj infan-rajtojn.

En Euhropo, ni aktivas favore al samaj rajtoj por kredantoj kaj nekredantoj kaj kontrauh Vatikano, char tiu shtato ignoras multajn principojn chefajn por la humanistoj.

En UN, en Novjorko, en Vieno, kaj en Ghenevo, ni laboras kun la reprezentantoj de chiu lando por starigi internacian regularon por disvastigi la liberecon de la Homo. Ni laboras ankauh en la Europa Konsilantaro, en la sino de UNESCO kaj por elimini malrichecon chie en la mondo kaj certe sekurigi la estontecon de nia planedo.

C.E. En Francio, chefas al ni la temo de la apartigo de la Eklezio disde la Shtato, temo kiu spertis diversajn aventurojn de post la Franca Revolucio kaj kiu fine venkis pro la legho de 1905. Kiel tiu afero pri apartigo estas travivita en la aliaj landoj?

B.G.: Ni baldauh festos la centjarighon de tiu legho de 1905 per organizado, Parize en 2005, de internacia kongreso. Niaflanke, la apartigo de la Eklezio disde la Shtato chefas, sed, char multaj landoj havas « religian » konstitucion kaj religiajn societojn, tio estas ege komplika afero. Mi certas ke la strikta apartigo de la Eklezio disde la Shtato, de la religio disde la Shtato, estas la sola maniero garantii la liberecon de konscio kaj kredo.

En la historio de Euhropo, de Azio, de chiuj landoj, kiam religio estas reenigita en la nacia legharo, oni konstatas ke tio okazigas atencon al la homrajtoj. Pro tio, ni estas tre maltrankvilaj kiam ne estas apartigo inter religio kaj shtato en la islamaj landoj. En multaj landoj farighintaj sendependaj post la dua Mondmilito, oni konstatas ke la religio eniras pli kaj pli en la politika vivo. Tio estas malkvietiga!

C.E.: Chu laikeco estas, lau vi, franca apartajho auh chu ghi staras chie en la mondo kiel demokrata devigo?

B.G.: La laikeco ne estas franca apartajho. Kompreneble la franca laikeco estas donaco de la Revolucio, sed la apartigo de la Eklezio disde la Shtato, kiu estas politika esprimo de la kultura koncepto de demokrateco, ekzistis antau la franca Revolucio. Ekzemple, en Usono, estas strikta apartigo de la Eklezio disde la shtato. Tamen, estas grava punkto, nome ke tio, kio subtenas la apartigon de la Eklezio disde la shtato, estas kultura koncepto kiu ekzistas nur en la landoj, en la societoj kiuj jam atingis aghon de sagheco. Se oni ne konsideras samegalaj al si la aliajn virojn kaj virinojn, oni neniam konsentos kun demokrata koncepto.

C.E. Chu la franca legho pri apartigo nomita "de 1905" restadas kiel referenco en la tute mondo.

B.G.: Tion mi opinias. Sed, hodiauh, oni vidas ke tiu dispartigo estas minacata tie, en Francio. Mi estis flanke de vi por protesti kontrau la vizito de la Papo kaj ghia oficiala akcepto, ech okaze de privata vizito, far la franca registaro. Mi diras ke estas necese kaj devige havi apartigon inter Eklezio kaj shtato.

Pakistano, ekzemple, estis kreita surbaze de laika shtato, sed dek jarojn post ghia starigo, diktatoroj decidis transformi ghin en islaman shtaton. Nun ni scias, kiel malfacile estas vivi, konservi sian liberecon pensi en teokratia shtato. Nia amiko, Doktoro Shaikh, estis mortkondamnita en tiu lando pro esprimo de sia opinio dirante ke la profeto Mohammed ne povis esti musulmano antauh kiam Islamo estis revelaciita. Tio estas, lauh mi, ja logika ! Sed li baldauh estos mortigita pro sia opiniesprimo. Tiu ekzemplo de Doktoro Shaikh ankauh okazas nun en Bangladesho, en Barato, okazis en Nigherio. Tiuj situacioj mem, pensigas min ke nur legho de apartigo povas certigi la rajtojn de chiu homo.

C.E: Vi parolas pri Dro Shaikh. La franca Libera Penso, rilatante kun IHEU kaj aliaj organizoj, batalis por lia libereco, char kiel vi tion elvokis, li estis mortkondamnita pro blasfemdelikto. Chu tia delikto estas tre disvastigita tra la mondo kaj kian agadon IHEU kondukis por savi la vivon de Dro Shaikh?

B.G.: La balasfemdelikto estas netolerebla escepto. Ghi estas rimedo por protekti la privilegiojn de religioj. Oni ne komprenas kial la religiaj opinioj profitas plian protekton. Kiel diras la faka raportisto de O.N.U pri la religiaj liberecoj, la leghoj lauhdire pri blasfemdelikto estas uzataj, preskauh kiel militarmilo kontrauh la disidentoj.

Favore al Dro Shaikh, IHEU multe premis kontrauh la shtatoj kiel vi mem en Francio. Ni kontaktis la registarojn kaj diplomatojn el pluraj landoj kaj sukcesis konvinki 25 landojn por ke ili premu al la pakistana registaro. La Dro Shaikh ankorau nun estas en malliberejo, sed lia vivo ne plu estas minacata. Ni esperas baldau havi novajhojn liaflanke, char hodiauh, chiu gvatas al la pakistanaj intencoj koncerne Dron Shaikh.

C.E.: Mi renkontis, kadre de la kunvenoj de IHEU, faman humanistinon, Taslima Nasreen, kiu ankauh estas membro de IHEU ! Kiaj estas viaj rilatoj kaj kiajn agadojn vi kondukas kun shi, notinde kadre de UNESCO?

B.G.: Taslisma Nasreen ankau viktimighis pro tiu legho pri blasfemo en Bangladesho. Shi estis helpita de IHEU, en shia fugho al libereco kiam shi forfughis Bangladeshon. Alveninta en Europo, shi volis subteni la humanistan movadon kaj farighis membro de la delegacio IHEU en UNESCO.

C.E. Chu estas historiaj rilatoj inter UNESCO kaj IHEU? Se jes, Kiaj?

B.G.: Certe. IHEU kaj UNESCO havas saman kreinton: Sir Julian Huxley, la fama sciencisto, unua direktoto de UNESCO, ankau estis la unua prezidanto de IHEU. UNESCO aparte emfazas sciencon, humanajn valorojn, same kiel IHEU. La membroj de IHEU, delegitaj, prezentas la humanistajn valorojn sine de UNESCO kaj kontribuas al la kreado de nova monda civilizacio.

C.E. Ni revenu al nia deirpunkto: chu laikeco, apartigo de Eklezio disde shtato estas ja komuna postulo de chiuj partoprenantoj en IHEU por triumfigi plenan liberecon de la konscioj? Char oni konstatas ke en tiu internacia asocio, kunestas liberaj pensuloj, humanistoj, raciuloj, skeptikuloj kaj pli ghenerale, kiel oni ilin nomus en Europo, laikoj.

B.G. Certe jes. Nun, en la mondo, pli kaj pli multighas integrismo kaj maltoleremeco kaj do, necesas protekti la shtaton, sed ankauh la religion. Strikta dispartigo de la Eklezio disde la shtato garantias sendependecon de la Shtato sed ankauh de la religio. Ja en tiu kadro, chiuj membroj de IHEU volas internacie labori.

C.E. Chu vi povus al ni diri, kalkulante kun la multvaria konsisto de IHEU, kiuj estas la diversaj interesaj temoj kaj agadoj de la membraj asocioj?

B.G.: La humanista laika diverseco, koncerne IHEU, estas tre kompleksa. Ekzemple, en Pakistano kaj Barato, la membroj de IHEU chefe laboras pri la homrajtoj, kontrauh supersticho, por promocio de scienco kaj scienca rezonado. En Afriko, la agado koncernas toleremon, lernadon de modernaj konoj. En landoj de orienta Europo, oni provas labori kontrauh la noca influo de Vatikano en la socio. En lando, kiel Usono, oni strebas konservi la liberecojn akiritajn de la popolo. La agado de la organizoj, membroj de IHEU, varias kaj dependas de la landa historio.

C.E. Francie, oni diras ke oni ne naskighas libera pensulo, sed ke oni farighas tia. Chu ekzistas humanistaj asocioj por junuloj ? Se jes, kiaj estas iliaj agadoj kaj zorgoj?

B.G.: La arigho de junaj humanistoj chie en la mondo estis lanchita antauh du jaroj kun IHEYO (Internacia Unuigho de la Junaj kaj Laikaj Humanistoj). Tiuj junuloj laboras interalie cele al abolo de rasismo en la mondo. Iliaj zorgoj estas iom malsamaj al niaj. Ili interesighas pri la helpo al disvolvigho, pri la liberigho de la Triamondaj landoj de la tiraneco fare de la merkatekonomio, pri la batalo kontauh la tutmondigho de la okcidenta merkato, kaj ankauh pri la protektado de la chirkauhajho.

C.E. Chu IHEU kavas publikajhojn, retpaghojn?

B.G.: IHEU provas komuniki mondskale kaj kun siaj membroj per la internaciaj kongresoj, per revuo titolita “International Humanist News” (Internacia Humanista Novajhoj) kaj ankauh per sia retpagharo: www.iheu.org.